![]() |
2013-06-19 |
||
Skippa menyn - skip menu - preterpasu la menuon
Tillbaka till start |
Sveda Esperanto-FederacioSveda Esperanto-Federacio (SEF) fondiĝis 1906 kiel neŭtrala organizaĵo, kaj ĝia unua prezidanto estis Valdemar Langlet. SEF nuntempe havas proksimume 500 membrojn kaj 20 lokajn klubojn. Per la oficiala dumonata organo de SEF, kiu nomiĝas ”La Espero”, la membroj ricevas informojn pri svedaj kaj eksterlandaj esperantookazaĵoj. SEF estas membro de Universala Esperanta Asocio, UEA. En Svedio ekzistas ankaŭ aliaj aktivaj Esperanto-organizaĵoj, kaj ili pli malpli kunlaboras kun SEF: SEJU (junulara), la sveda sekcio de ILEI (instruista), sveda sekcio de KELI (kristana), Sveda Esperanto-Instituto, Eldona Societo Esperanto kaj Esperanto-gården (kursloko kaj gastejo). La ĉefaj celoj de SEF estas per informado kaj instruado progresigi la uzadon de esperanto. Por atingi tion SEF diversmaniere partoprenas en agadoj lingve ligataj, ekzemple ekspozicioj. La plej granda agado okazas en la lokaj kluboj en formo de kursoj kaj membrokunvenoj. Ĉefaj okazaĵoj, flanke de la lokaj aranĝoj, estas:
Ligoj:SEJU (Sveda Esperanta Junulara Unuiĝo)
Senast uppdaterat: 2013-02-24
|
Våra vänner
Verktyg
|
|
| Svenska Esperanto-Förbundet, Vikingagatan 24, SE-113 42 Stockholm. Tel: +46-(0)8-34 08 00 E-post | |||